Cinema Italia: Comrade Don Camillo (1965)

Dimanĉo, 2 Aprilo

Kino Italia: Kamarado Don Camillo (1965)

Short url: 

https://squ.at/r/99y2

KAMARADO DON CAMILLO [COMPAGNO DON CAMILLO] (1965) * Reĝisoras Luigi Comencini * 109 minutojn * en la itala kun subtekstoj en la angla * pordo malfermiĝas je 20:00, la filmo komenciĝas je 20:30. Post la kunspektado, bonvolu kunpartigi komentojn, ideojn, kaj inspiron kun la gastiganto(j) de la vespero!

La filmo publikiĝis en la itala, franca, kaj rusa. Temas pri la kvina kaj lasta de la serio pri Don Camillo, la nura reĝisorita de Luigi Comencini. La serio sur la romanoj de  Giovannino Guareschi. En la urbeto de Brescello (reale ekzistanta) en la periodo post la dua mondmilito, en la norda parto de Italio en kiu regas la komunista partio. Don Camillo reprezentas ikone la perspektivon de la popolaj katolikaj klasoj kiuj voĉdonas por la Kristana Demokratio. Aliflanke estas lia oponanto, la urbestro Peppone, kiu reprezentas la tipan komuniston. Se Pier Paolo Pasolini enkorpigas la tragedian kaj dionizan flankon de la itala katolikismo, la tuŝo de Guareschi estas pli delikata. En la dokumentfilmo La Rabbia (La kolero, 1963) Pasolini estas la reĝisoro de la unua duono, dum la duan reĝisoras Guareschi, pravigante ĉi tiun interpreton, ĉar unu respektas la alian.

La filma kvinopo, publikigitaj inter jaroj 1952 kaj 1965 kiel kunproduktadoj francaj kaj italaj, inspiriĝas ne nur al la romanoj sed ankaŭ al la desegnoj de Guareschi. La du protagonistaj aktoroj, Fernandel (Don Camillo) kaj Gino Cervi (Peppone) imprese similas al la desegnoj. Luigi Comencini estas unu el la plej gravaj reĝisoroj de la itala novrealismo; aparte menciindas la sekvaj famaj aktoroj: Vittorio De Sica kaj Gina Lollobrigida (Pane, amore e fantasia, 1953), Alberto Sordi (Tutti a casa, 1960), kaj la preskaŭ forgesita juvelo Italian Secret Service (kies titolo estas originale en la angla, 1968), kun Nino Manfredi kaj Françoise Prévost.

Kamarado Don Camillo ilustras la stereotipan perspektivon de la tiama Italio post la dua mondmilito al surrealisma nivelo. La filmo eĉ iras preter tio, se oni pritaksas ilian amikan rilaton de du malseksemaj cisaj viroj, ne sen ambiguecoj, kaj la kompleksan rilaton de la italaj komunistoj kun Rusio, aparte post la forpaso de la plej grava estro de la itala komunista partio, Palmiro Togliatti, kiu mortis en Jalto, la 21-an de Aŭgusto 1964.

Date & Time: 

Dimanĉo, 2 Aprilo, 2023 - 20:30

Category: 

  • film

Price: 

  • free
Joe's Garage
Pretoriusstraat 43
1092 EZ Amsterdam
Nederlando

Directions: 

Train station Amsterdam Muiderpoort, 10 minutes walk --- Metro station Wibaustraat, 15 minutes walk --- Tram 19 or Bus 41, Bus/tramhalte: Oostpoort, 1 minute walk

Squat: 

Presently squatted

Ekde junio 2005, Joe's Garage estas aŭtonoma domokupita politika socia centro, kunvenejo kiu situas en la kvartalo Transvalo por domokupantoj kaj nedomokupantoj, sensubvencia, senprofita, memorganizita kaj tute gvidata de volontuloj.

categories: 

  • advice/help/office hours / book shop/info shop/library / course/workshop / discussion/presentation / exhibition / film / food / (free) shop/market / meeting / music/concert / theater

Malfermaj horoj: 

(Marto 2024)
Lundo: 19:00, Popola kuirejo Vegazulu
Mardo: 13-15:30, Fordonbutiko
Mardo: 19-20:30, Kraakspreekuur Oost
Merkredo: 18-22, Esperanto-kurso aŭ Proxy Cafe
Ĵaŭdo: 19:00, Popola kuirejo Vegazulu
Vendredo: 19:00, Aman Molli, muzika ateliero
Sabato: 14-18, Fordonbutiko kaj Semo-Interŝanĝo
Dimanĉo: 18-20:00, Radical Sunday School
Dimanĉo: 20:30, Kinejo
Ĉiun 2an sabaton de la monato, 19-20:30, malferma asembleo