Dimanĉo, 5 Februaro
Kino Italia: Ekster la reala mondo (1999)
Short url:
EKSTER LA REALA MONDO [FUORI DAL MONDO] (1999) * Reĝisoras Giuseppe Piccioni * 100 minutojn * en la itala kun subtekstoj en la angla * pordo malfermiĝas je 20:00, la filmo komenciĝas je 20:30. Post la kunspektado, bonvolu kunpartigi komentojn, ideojn, kaj inspiron kun la gastiganto(j) de la vespero!
Kion signifas iĝi monaĥino en jarcentfina Italio? Caterina ĵus prenis sian portempan voton kaj promenas en parko. Iun tagon ŝi renkontas viron kiu donas al ŝi abandonitan bebon. Ĉi tiu renkonto ŝanĝos ŝian vivon ĉiame. Giuseppe Piccioni akompanas nin en sekretan katolikan mondon per ĝentila tuŝo kaj lucida rigardo. La invito estas pripensi la rilaton inter individuaj elektoj kaj la societo en kiu ni decidas vivi.
Ne estante nur nekutima portreto de Italio -- musike de Ludovico Einaudi --, ĉi tiu filmo portas universalan mesaĝi pri la kialoj esti en ĉi tiu mondo kaj nia vivcelo. Ekster la reala mondo estas forgesita juvelo de la itala kinarto, preskaŭ neglektata en Italia pro la temo kiu estas multflanke ankoraŭ tabuo en tiu lando.
Ĝi gajnis 5 Davidojn de Donatello, inkluzive plej lertan aktorinon al Margherita Buy, en unu el ŝiaj plej kompleksaj roloj de ŝia tuta kariero.
Date & Time:
Category:
- film
Price:
- free
