Dimanĉo, 5 Marto
Kino Italia: Mimì metalurgia laboristo vundita en sia honoro (1972)
Short url:
MIMÌ METALURGIA LABORISTO VUNDITA EN SIA HONORO [MIMÌ METALLURGICO FERITO NELL'ONORE] (1972) * Reĝisoras Lina Wertmüller * 125 minutojn * en la itala kun subtekstoj en la angla * pordo malfermiĝas je 20:00, la filmo komenciĝas je 20:30. Post la kunspektado, bonvolu kunpartigi komentojn, ideojn, kaj inspiron kun la gastiganto(j) de la vespero!
Mimì (Giancarlo Giannini) estas viro el Sicilio, en kiu io devas sin kompromisi kun mafio por trovi laborpostenon. Li estas tre for de la monomito de la vojaĝo de la heroo; fakte, prekaŭ hiperrealisme Mimì esprimas la prototipon de toksa vireco el Italia Sudo. Li translokiĝas al Torino por resti lojala al siaj principoj, svage revoluciemaj.
Fiore (Mariangela Melato) estas milananino de la laborklaso serĉanta sian vojon en la vivo. Ilia renkonto-kontrasto reprezentas ikone la diversecon inter la nordo kaj la sudo de la lando, la kontraŭdiron de la politika maldekstrularo kaj aparte de la Itala Komunista Partio. Fone aperas portreto de Italio vundita de surstrata terorismo en la laboristaj kaj universitataj urboj, ekzemple Milano kaj Torino.
Lina Wertmüller estis la unua reĝisorino nomumita al la Academy Award for Best Director en la historio de kino. Ŝia ĝentila tuŝo, esprimita per la koloroj kaj la muziko, rezultas en sonĝisma bunta bukedo, kiu iĝis sia kinarta signaturo.
Ĉi tiu filmo montras surekrane, kiel inan protagoniston, fascinan Mariangela Melato, kiu forpasis antaŭ dek jaroj. Ŝi reprezentis novan modelon de itala ina beleco, kontraste al Sofia Loren kaj Gina Lollobrigida. Fiore estas unuela ŝia plej fama rolo.
Date & Time:
Category:
- film
Price:
- free
