Dimanĉo, 17 Novembro
Kino Italia: Antaŭ Multaj Jaroj
Short url:
Antaŭ Multaj Jaroj [Uomini Contro] (1970) * reĝisoras Francesco Rosi * 101 min * en la itala kun subtekstoj en la angla * pordo malfermiĝas je 20:00, filma prezento komenciĝas je 20:30. Post la kunspektado, bonvolu kunpartigi komentojn, ideojn, kaj insipirojn kun la gastiganto(j) de la vespero!
Malgraŭ la filmo priskribas situacion de la unua mondmilito, ĝia pacifisma kaj kontraŭ-militisma mesaĝo kaŭzis bojkoton en la kinejoj kiam ĝi publikiĝis. La ordonoj de la generaloj ridindikas ilin kaj montras la nehomecon de la konflikto, dum simplaj soldatoj reprezentas la idealtipojn de politikaj kaj prisociaj idealoj kiel ekzemple monarkismo kaj socialismo, kiuj estas devigataj kunekzisti en la milita sceno. La emociiga kaj drameca tono distancigas la filmon disde la libro el kiu ĝi inspiriĝis, kaj venis multaj kritikoj pro tio siatempe, kiam ĝi aperis. Trarigardante ĝin per hodiaŭaj lensoj -- post pli ol 50 jaroj -- oni povas noti, ke la mesaĝo estas bedaŭrinde tre aktuala kaj grava nuntempe. Fakte, pli ol unu karcento pasis ekde la eventoj en jaro 1916 sur la platmontaro Asiago; tamen, la kontrasto inter la milito de la generaloj kaj la milito de la simplaj soldatoj forigas la falsan miton de la militheroo ĉar la vera malamiko ne estas la malamikaj soldatoj sed male la generaloj.