Joe's Garage
Short url:
Ekde junio 2005, Joe's Garage estas aŭtonoma domokupita politika socia centro, kunvenejo kiu situas en la kvartalo Transvalo por domokupantoj kaj nedomokupantoj, sensubvencia, senprofita, memorganizita kaj tute gvidata de volontuloj. Novaj vizaĝoj, novaj projektoj estas tre bonvenaj, alportu viajn proprajn ideojn, kontaktu nin.
La 11-an de februaro 2001, Pretoriusstraat 28 supraj etaĝoj estis domokupiĝitaj. Nur en 2005, la teretaĝo estis domokupiĝita kaj iĝis socian centron. Joe's Garage malfermiĝis al la publiko en junio 2005 kun KSU Oost, la domokupada kunhelpo, Volkseten Vegazulu, la populara kuirejo kaj la ĉiusemajna fordonbutiko. Post la eldomigo de Pretoriusstraat 28 la 14-an de oktobro 2008, Joe's Garage remalfermiĝis trans la strato ĉe Pretoriusstraat 43, konstruaĵo domokupita ekde 25-a de septembro 2005.
Malfermaj horoj:
(de Decembro 2023)
Lundo: 19:00, Popola kuirejo Vegazulu
Mardo: 13-15:30, Fordonbutiko
Mardo: 19-20:30, Kraakspreekuur Oost
Ĵaŭdo: 19:00, Popola kuirejo Vegazulu
Vendredo: 19:00, Aman Molli, muzika ateliero
Sabato: 14-18, Fordonbutiko kaj Semo-Interŝanĝo
Dimanĉo: 16-18:00, Language Cafe
Dimanĉo: 18-20:00, Radical Sunday School
Dimanĉo: 20:30, Kinejo
Dufoje monate merkrede: 18-22, Proxy Cafe
Dufoje monate merkrede: 18-21:30, Esperanto-kurso
Ĉiun 2an dimanĉon de la monato, 18-19:30, malferma asembleo
categories:
- advice/help/office hours
- book shop/info shop/library
- course/workshop
- discussion/presentation
- exhibition
- film
- food
- (free) shop/market
- meeting
- music/concert
- theater
additional tags:
- spreekuur (KSU)
online:
email:
